Pafila perforto fariĝis plej granda maltrankvilo de usonaj gepatroj
Pluveta Publikigita: 2023-08-16 14:58:38

La 14an de aŭgusto usona neprofitcela organizo “the trace” publikigis artikolon dirante, ke la pafila perforto jam fariĝis plej granda maltrankvilo de usonaj gepatroj. Tamen la responda solvo de la usona registaro estas erara.

La artikolo citis enketon de Pew Research Center montrante, ke preskaŭ triono de la gepatroj de lernejaĝaj junuloj zorgas pri la problemo de lerneja pafila perforto, kaj ĉi tiu problemo estas malfacile solvebla en mallonga tempo. La nuna solvo de enlernejaj pafadoj en la granda parto de Usono estas "meti pli da pafiloj en lernejojn" por malinstigi ŝajnajn pafontojn. Esplorado montras, ke tio ne reduktas la mortnombron. La ĉeesto de almenaŭ unu armita gardisto kun pafilo en preskaŭ kvarono de lerneja pafperforto ne signife reduktis vundoprocentojn. La artikolo substrekis, ke pro tio, ke enlernejaj pafmortigantoj emas sin mortigi surloke, la alestado de armitaj gardistoj "estas pli da ekscito ol malkuraĝigo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree