Xi Jinping mesaĝis al indonezia prezidento Joko por la 78-jariĝo de Indonezia Respubliko
CMG Publikigita: 2023-08-17 17:50:41

La 17an de aŭgusto, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo, gratulante ke Indonezio, kiel respubliko, festas sian 78an datrevenon.

Xi rimarkigis, ke li alte atentas disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Indonezio kaj, kune kondukate de la du ŝtatestroj, la duflanka rilateco sin tenas en forta viveco kaj senĉese evoluas kadre de la kunlaboro “akcelita per kvar radoj”. Antaŭ nelonge, ili ambaŭ renkontiĝis en Chengdu, Ĉinio, kaj havigis al si riĉajn fruktojn, kaj precipe, pri la konstruanta sortkomunumo inter Ĉinio kaj Indonezio ili atingis komunajn ideojn. Xi aldonis, ke li atendas alian renkontiĝon kun Joko Widodo, por kune interkonsiliĝi pri la dulandaj rilatoj kaj la kunlabora plano altkvalite kunkonstrui “Zonon kaj Vojon” kaj por fari kontribuojn en la altigo de feliĉa sento de la dulandaj popoloj kaj en la akcelo de la regionaj prospero kaj stabileco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree