Kristanisma popolismo de blankuloj jam fariĝis katenoj de usona socio
Pluveta Publikigita: 2023-08-17 19:12:57

La 15an de aŭgusto usona mediato The Fulcrum publikigis artikolon dirante, ke la kristanisma popolismo de blankuloj, populara en Usono, endanĝerigas la politikan sistemon de Usono. La artikolo montras, ke kristanisma popolismo de blankuloj kombinas blankulan superecon, popolismon kaj rasismon, kaj iom post iom fariĝis la ĉefa ideologio de la ekstremdekstraj fortoj de la blankula klaso en Usono. La artikolo opinias, ke tiu ĉi pensotendenco regas la usonan registaron kaj popolon, kaj fariĝis la ĉefa ekstremisma penso en Usono. La ombro de ĉi tiu penso-tendenco troviĝas malantaŭ la movado "QAnon" vaste disvastigita en la usona interreto, la atako kontraŭ Capitol Hill en 2020 kaj la disvastigita rasisma pafilperforto. La artikolo diras, ke ĉar tiu pensado estas profunde enradikiĝinta en la usona popolo, Usono ne povos forigi la katenojn de tia pensado en mallonga periodo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree