Jam 111 homoj mortis en sovaĝaj fajroj en Maŭi
Pluveta Publikigita: 2023-08-17 18:35:21

La 16an de aŭgusto estro de usona ŝtato Havajo Josh Green diris, ke jam 111 homoj mortis en la sovaĝaj fajroj en Maŭi. La incendio estas la plej mortiga fajro en Usono dum la pli ol jarcento.

En gazetara konferenco okazinta tiutage Green diris: “Ni estas pli kaj pli korŝiritaj dum la tagoj, ĉar ni devas raporti la perdon de pli da homoj, kiujn ni kore amas.”

Green diris ankaŭ, ke nuntempe, la serĉlaboro kovris ĉirkaŭ 38% de la areo trafita de la fajro. Lokaj oficialuloj antaŭe esprimis esperon, ke 85% ĝis 90% de la traserĉado en la bruligita areo povos esti finita antaŭ la fino de ĉi tiu semajno.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke 1 000 homoj ankoraŭ estas en la listo de malaperintoj kaj do mortintoj eble aldoniĝos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree