Ĉu incendio de la insulo Maŭi vekas usonajn politikistojn?
CMG Publikigita: 2023-08-17 22:09:24

Pli ol cent homoj pereis, pli ol mil homoj malaperis, kaj pli ol miloj da domoj fajre detruiĝis… Ĝis la 17a de aŭgusto laŭ la loka tempo la brulego sur la insulo Maŭi en Havajo ankoraŭ ne estis regata. “Ĉio ĉirkaŭe estas detruita, kaj aspektas kvazaŭ ĉi tie estas batalkampo.” “Nia hejmloko, kiel paradizo, aliformiĝis en inferon.” “Ni ricevis nenian fajran alarmon aŭ manlibron por sin gardi de katastrofo.” “Multaj povus travivi la incendion, se savado tuj alvenus.” … Antaŭ amaskomunikilaj objektivoj kaj sur sociaj retejoj usonanoj verŝis kolerajn plendojn.

Tio estas la plej serioza sovaĝofajra akcidento dum pli ol cent jaroj en Usono. Kiel ĝi naskiĝis efektive? Estas multaj naturaj kondiĉoj, ekz. ventego, sekegeco, brulemo de plantoj kaj tiel plu. Sed, post la malkovro de multaj detaloj, iom post iom, oni trovis, ke la incendio de Maŭi, same kiel multaj aliaj akcidentoj okazintaj en Usono, estas malpli natura, ol homfarita.

Kiel superpotenco en la mondo, Usono ne malhavas monon, nek teknikon, sed ĝia kapablo sin gardi kontraŭ katastrofo estas vaste kritikata. La evento de domega kolapso en Florido en 2021, la akcidento de trajna elreliĝo en Ohio en 2023, kaj la nuna tragedio de incendio sur la insulo Maŭi. Foje kaj foje, usonaj civitanoj spertis “malesperon pri la usona savado”.

Laŭ raporto de usonaj amasinformoj, Havajo havas potencan alarman sistemon por publika sekureco. En ĝi estas ĉ. kvar cent alarmiloj, el kiuj okdek sin trovas en Maŭi. Sed, kiam la fajro envolvis la insulon Maŭi, tiuj alarmoj ne eksonis.

Ne nur tio, ke la progresinta alarmsistemo malfunkciis, sed ankaŭ tio, ke sukuraj taĉmentoj lante alvenis, kaj potencaj usonaj trupoj faris nenion… Malantaŭ la malforta kapablo de Usono fari sukuradon elmontriĝas la indiferenteco de politikistoj pri la popolaj malfaciloj.

Kial usonaj politikistoj, kiuj senzorge pasigis siajn feriojn, estis indiferentaj pri la grandega brulo de Maŭi? La fonto de tia indiferenteco devenas de la usona partia politiko, kiun karakterizas konkuro, kaj tiu politiko dependas de voĉdonado. Havajo estas transmara teritorio de Usono, kaj la plejmulto de la loĝantaro sur la insulo Maŭi konsistas el aŭtoktonoj. La postulojn de tiuj homoj do ofte ignoras usonaj politikistoj, ĉar Havajo estas la voĉejo de la Demokratia Partio, kaj do iliajn interesojn la politikistoj ne multe zorgas.

Nun, la fajro de Maŭi ankoraŭ disetendiĝas. Ĝi forbruligas multajn usonajn hejmojn, sed ankaŭ malkaŝas la mankojn de la usona reĝimo, tio estas, ne prizorgi malfacilojn de popolamasoj. Ĉu tiu ĉi incendio vekas usonajn politikistojn?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree