La Pinta Kunveno de Usono, Japanio kaj Sud-Koreio okazos en la kampadejo David la 18-an de aŭgusto. Laŭ amaskomunikiloj, Usono antaŭenigos la kunlaboron de Usono-Japanio-SudKoreio al mekanismo. Usona ambasadoro al Japanio Rahm Emanuel diris, ke la renkontiĝo esence ŝanĝos la strategian formon de la hinda-pacifika regiono.
Antaŭe ekzistis la mekanismo QUAD el Usono, Japanio, Hindio kaj Aŭstralio, kaj poste la alianco AUKUS el Usono, Britio kaj Aŭstralio. Ĉi-foje, Usono intencas krei "malgrandigitan version NATO", nome triflankan armean aliancon el Usono, Japanio kaj Sud-Koreio. Per la efektivigo de la "Hinda-Pacifika Strategio", Usono faras intertendaran konfrontiĝon kaj malvarmmilitan etoson en la Azia-Pacifika regiono, subfosas la regionan sekurecan ordon kaj damaĝas la strategian sekurecon de aliaj landoj. La vera celo estas konservi la hegemonion de Usono.