Ŝipo por Vivo
Pluveta Publikigita: 2023-08-17 18:22:28

La 13-jaraĝa bangladeŝa knabino Alifa Chin estas la unua bebo akuŝigita de la hospitalŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo. En 2010, kiam la "Paca Arkeo" vizitis Bangladeŝon, Jannatul, gravedulino suferanta severan kormalsanon, estis naskonta.La Bangladeŝa Mararmea Hospitalo urĝe serĉis helpon de la hospitala ŝipo "Paca Arkeo". Fine la kuracistaro sukcese faris la cezaran operacion kaj la bebo naskiĝis sekure. Post la operacio, ili restis en la hospitala sekcio dum du tagoj kaj du noktoj, kaj ne foriris ĝis la stato de la patrino kaj la bebo estis stabila. La familio Jannatul estis tre kortuŝita de la bonegaj kapabloj kaj sindonema helpo de la medicina stabo sur la "Paca Arkeo". Ili speciale nomis la infanon Chin, kiu signifas "Ĉinio" en la bangladeŝa lingvo. Ili diris, ke ilia filino ĉiam memoru Ĉinion kaj ŝian savanton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree