Ĉefpaĝo Lucis Studio

Pli populara BRICS+

Lucia Publikigita:2023-08-18 18:54:36

La 15a pintkunveno de BRICS, kvin ĉefaj evoluantaj landoj de la mondo, baldaŭ okazos en Johanesburgo, Sud-Afriko, kaj ĝi estos pintkunveno kun senprecedenca skalo. Laŭ raportoj, reprezentantoj de pli ol 70 landoj ricevis investon, kaj gvidantoj de ĉiuj afrikaj landoj estis invititaj. Ĉi tiu pintkunveno fokusiĝas al la disvolviĝo kaj kunlaboro inter la BRICS-landoj kaj afrikaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj. Tio reflektas la influon de la BRICS-landoj en la landoj de la suda hemisfero.

Post pli ol dekjara disvolviĝo, la BRICS-landoj akiris rimarkindajn atingojn. En 2022, la totala malneta enlanda produkto de la BRICS-landoj atingis 25,9 duilionojn da usonaj dolaroj, okupante 25,7% de la tutmonda malneta enlanda produkto, tiu proporcio estis nur 8,4% en 2001. Laŭ la lasta Monda Ekonomia Perspektivo publikigita de la Internacia Mona Fonduso, la kontribuo de BRICS-landoj al tutmonda ekonomia kresko atingos 32,1% en 2023.

Nuntempe, kontraŭtutmondiĝo kaj la pensmaniero de la malvarma milito daŭre influas la originajn internaciajn regulojn. La trioblaj faktoroj de la komerca milito, la novkronvirusa epidemio kaj la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭre influas la renormaligon de la monda ekonomio. Samtempe, evoluantaj landoj ĝenerale alfrontas serion da komunaj problemoj kiel hegemonio de usonaj dolaroj kaj komerca protektismoo. Per la praktiko de vera multflankismo, la kunlabora mekanismo de BRICS fariĝis grava forto por antaŭenigo de paco kaj stabila disvolviĝo en la mondo. La Nova Disvolva Banko kune establita de la BRICS-landoj liveris pruntojn de pli ol 30 miliardoj da usonaj dolaroj por 96 projektoj de infrastruktura konstruado kaj daŭripova disvolviĝo en evoluantaj landoj.

Nun, 22 landoj, inkluzive de Egiptio, Irano, Argentino, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, prezentis peticiojn por aliĝo al la mekanismo BRICS, kaj pli ol 20 aliaj landoj ankaŭ esprimis sian volon aliĝi al ĝi. Pli kaj pli multaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj voĉdonas per siaj agoj, kio montras, ke la spirito de BRICS por malfermo, inkluzivemo kaj kungajna kunlaboro estas ĉiam pli vaste agnoskita internacie.