Xi Jinping respondis al universitatanoj el Konfucea Instituto en Durbana Universitato de Teknologio
CMG Publikigita: 2023-08-18 20:01:48

Lastatempe la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping letere respondis al universitatanoj el la Konfucea Instituto en la Durbana Universitato de Teknologio, Sud-Afriko, kuraĝigante, ke ili bone lernu la ĉinan lingvon kaj, por heredi kaj disvolvi la dulandan amikecan aferon kaj akceli la dupopolan amikecon kaj kunlaboron, faru kontribuojn.

Xi diris, ke dek jarojn antaŭe li persone ĉeestis la stariĝon de la Konfucea Instituto en la Durbana Universitato de Teknologio, kaj ke li ĝojas kiam li vidas, ke multaj sudafrikaj junuloj, danke al la lernado de la ĉina lingvo, informiĝas pri la historio kaj kulturo de Ĉinio, plilarĝigas la vojon de sia elekto inter profesioj, kaj fine iliaj revoj efektiviĝas.

Maje de 2013, kiam la prezidanto Xi Jinping faris viziton al Sud-Afriko, li vidatestis la subskribon de la du flankoj, Ĉinio kaj Sud-Afriko, por fondi la Konfucean Instituton en la Durdana Universitato de Teknologio. Lastatempe, kvindek universitatanoj de la Konfucea Instituto skribis en komuna nomo al la prezidanto Xi Jinping, rakontante sian sperton kaj rezulton el la lernado de la ĉina, dankante la prezidanton Xi kaj la ĉinan registaron pro ties helpo al ili, kaj entuziasme atendante, ke la prezidanto Xi refoje vizitu Sud-Afrikon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree