Han Zheng Renkontiĝas kun dana ministro pri eksterlandaj aferoj
Pluveta Publikigita: 2023-08-18 20:41:03

La 18-an de aŭgusto en Pekino ĉina vicprezidanto Han Zheng renkontiĝis kun Lars Løkke Rasmussen, dana ministro pri eksterlandaj aferoj.

Han Zheng diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Danio havas longan historion kaj fruktodonajn rezultojn. Ĉi-jare estas la 15-a datreveno de la starigo de la ĉina-dana ampleksa strategia partnereco. La du registaroj kune publikigos la "Ĉina-Danan Verdan Komunan Laborplanon" por ĉiuflanke plani duflankan praktikan kunlaboron en la sekva etapo, precipe pri la verda disvolva kunlaboro, kaj plue riĉigi la enhavon de la dulandaj rilatoj.

Rasmussen diris, ke Danio kaj Ĉinio havas kaj longan historion de interŝanĝoj kaj fortan disvolvadan tendencon. Danio aprezas la celojn de "duobla karbono" de Ĉinio, alte taksas la aktivajn klopodojn de Ĉinio por trakti klimatan ŝanĝiĝon, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de verda disvolviĝo, ekonomio kaj komerco, por puŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree