De Ĉinio teknologie malligiĝanta Usono eble vundos sin mem
Pluveta Publikigita: 2023-08-18 17:11:33

La 16an de aŭgusto usona ĵurnalo The Wall Street Journal publikigis artikolon dirante, ke de Ĉinio teknologie malligiĝanta Usono eble vundos sin mem. La artikolo diris, ke kvankam Usono estas la unua scienca kaj teknologia potenco en la mondo, tamen baza scienca esplorado ne plu estas limigita de landaj limoj. En la lastaj jardekoj, la scienca kaj teknologia forto de Ĉinio pligrandiĝis kaj ĝi faris gravajn kontribuojn al la disvolviĝo de tutmondaj scienco kaj tekniko. En iuj strategiaj kampoj, Usono pli dependas de Ĉinio ol Ĉinio dependas de Usono. Usono subpremas la teknologian disvolvon de Ĉinio kaj antaŭenigas la malkunigon de scienco kaj teknologio inter la du landoj, kio povas bremsi la teknologian progreson de Usono en ŝlosilaj kampoj kiel bioteknologio, pura energio kaj telekomunikado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree