Intervjuo al Dilma Rousseff, estro de Nova Disvolva Banko
Pluveta Publikigita: 2023-08-19 14:43:45

Baldaŭ okazos la 15a Pinta Konferenco de BRICS-landoj. Dilma Rousseff, estro de Nova Disvolva Banko kaj eksa brazila prezidento, akceptis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo. Rousseffd diris, ke la Nova Disvolva Banko, troviĝanta en juna kaj rapidkreska periodo, sin dediĉas al kolektado kaj cirkuligado de mono por evoluantaj landoj kaj estas kreiva reformado antaŭenpuŝanta mondan plurflankismon. Rousseff opinias, ke la iama sperto de prezidento donis al ŝi altan sentemecon por ke ŝi portu la devon de bankestro. Ŝi emfazis, ke la kunlabora mekanismo de BRICS-landoj nepre faros gravajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo. Rousseff kontraŭas sankciojn kaj financan “armiligon”, kaj vizaĝante al la hegemonio de usona dolaro ŝi rekomendas reguligi kontojn per nacia valuto. Ŝi estis profunde impresita de la sperto pri mildigo de malriĉeco de Ĉinio, kaj volas iri al Shenzhen kaj Yan'an, opiniante, ke ĉio, kio okazis en Ĉinio, influos la disvolviĝon de la tuta homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree