Svedio plifortigis sekurecajn rimedojn kontraŭ "alta minaco" de terorismaj atakoj
Ema Publikigita: 2023-08-19 16:49:52

Koncernaj aŭtoritatoj de Svedio plifortigis sekurecajn rimedojn en landlimoj, flughavenoj, publikaj transportoj kaj aliaj kampoj ekde la 18a por trakti la "altan minacon" de terorismaj atakoj, kiun la lando alfrontas nuntempe.

La Sveda Sekureca Agentejo anoncis la 17an, ke "el strategia kaj longtempa perspektivo", Svedio altigis la terorisman traktan nivelon al la kvara kaj la plej alta nivelo estas kvin. La kialo estas, ke la sekureca situacio en Svedio malboniĝis, kaj la minaco de terorismo daŭros longe. Tio kaŭzis vastan zorgon inter publiko.

La grandega plimulto de gravaj eventoj en Svedio okazos kiel planite, sed kun pliigita sekureco. La Sveda Futbala Federacio diris, ke ne estos publika bonvenigo kaj celebrado en Stokholmo se la sveda virina teamo gajnos la bronzan medalon de la Virina Monda Pokalo dimanĉe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree