Lai Ching-te estas kompleta "problemulo"
Pluveta Publikigita: 2023-08-19 14:06:44

La 18an de aŭgusto, pekina tempo, vicgvidanto de la ĉina tajvana regiono Lai Ching-te revenis al Tajvano fininte sian "transitan" agadon en Usono. Antaŭ kaj post kiam li faris la “transitan” agadon al Usono, tajvananoj kaj transmaraj ĉinoj en Usono protestis per kriado de sloganoj kiel "Kontraŭstari al Sendependeco de Tajvano" kaj "Sendependeco de Tajvano estas Sakstrato". Ankaŭ Usono ĉi-foje intence "malvarme traktis" lin. Tiuj konfirmas unu punkton: Ĉiuj partioj rekonas, ke Lai Ching-te estas tute eksterordinara "problemulo", kaj ĉi tiu fifamulo propagandanta "tajvanan sendependecon" estas naŭzita ĉie.

Nun multaj homoj parolas pri la “nuna stato” de Tajvana Markolo. Do kio estas la “nuna stato”? La realo estas tre klara, ke la du bordoj de Tajvana Markolo apartenas al Ĉinio kaj Tajvano estas parto de la ĉina teritorio. Kvankam longtempe estas politika diverĝo inter la du bordoj, tamen la ŝtata suvenereco kaj teritoria integreco neniam estas disigita. Ekde 2016 la instanco de Demokratia Progresema Partio (DPP) en Tajvano unuflanke subfosis la politikan fundamenton de la du bordoj, rifuzis agnoski la "1992-Interkonsenton" enkorpigantan la principon de unu Ĉinio, kaj kunlaboris kun eksteraj fortoj por serĉi provokojn pri "sendependeco", serioze damaĝis la rilatojn inter la du bordoj de Tajvana Markolo kaj fariĝis la plej granda fonto damaĝanta pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. En la DPP, Lai Ching-te estas unu el la plej konataj elementoj de "tajvana sendependeco".

Delonge, Lai Ching-te nomis sin "pragmata tajvana sendependeca laboristo". La agoj de Lai plene pruvis, ke li estas "konfliktiganto", kiu subfosas la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo.

Ĉi-foja “transita” agado de Lai celas etendi lian influon en elektado por tajvana gvidanto kaj dissendi la trompon de “tajvana sendependeco” en la internacia komunumo. Tiu nepre alportis problemon al la ĉina-usonaj rilatoj. Laŭ la reago de Usono Lai evidente estis “traktita malvarme”.

Lai Ching-te kaj liaj similaj personoj devas rekoni, ke la historia tendenco de forta lando, nacia rejuniĝo kaj transmarkola unuiĝo ne povas esti haltigitaj de iu ajn homo aŭ de iu ajn forto! Tiuj "problemuloj", kiuj forgesis siajn prapatrojn kaj "alkroĉiĝi al usona subteno por serĉi sendependecon", nur fariĝos pekuloj de la lando kaj la nacio, kaj estos firme najlitaj al la kolono de honto en la historio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree