Kontraŭinunda laboro kaj postkatastrofa rekonstruado
Pluveta Publikigita: 2023-08-18 11:13:53

La 17-an de aŭgusto Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio (KPĈ) de Ĉinio okazigis kunvenon por aranĝi kontraŭinundan laboron kaj postkatastrofan rekonstruadon. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

La kunveno montris, ke "la fino de julio kaj la komenco de aŭgusto" estas ŝlosila periodo por inundoregado. Sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Partio kun kamarado Xi Jinping kiel kerno, partiaj komitatoj kaj registaroj je ĉiuj niveloj plifortigas organizan gvidadon kaj strikte efektivigas respondecojn. Pro diligenteco kaj plena kunlaboro, la nacia ampleksa savteamo iris antaŭen, la Popola Liberiga Armeo kaj la Armita Polico rapide aliĝis al la savado, la centraj entreprenoj kaj sociaj fortoj kuraĝe surŝultrigis la pezan devon por savado, kaj la ampleksaj popolamasoj pasigis malfacilojn por kune konstrui solidan defendlinion por preventado kaj krizhelpo de inundo. La batalo kontraŭ inundo jam akiris etapajn rezultojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree