La 19an de aŭgusto laŭ la loka tempo en Kaburbo Solomon Lechesa Tsenoli, vicprezidanto de Sudafrika Nacia Asembleo, intervidiĝis kun Shen Haixiong, vicministro de Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), gratulante, ke la ĈKG kaj la MIH, plej granda rektelsenda platformo en Afriko, atingis kunlaboran interkonsenton. Tsenoli emfazis, ke diversaj rondoj en Sud-Afriko varme atendas viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kredas, ke Sud-Afriko kaj Ĉinio kun frateca amikeco nepre akiros kunlaborajn fruktojn en ampleksaj kampoj kaj antaŭenpuŝos la internacian ordon disvolviĝi pliracie kaj pliegale.
Tiutage la MIH kaj ĈKG atingis kunlaboran interkonsenton en Kaburbo. Reprezentoj de la du flankoj subskribis kaj interŝanĝis la traktojn.