Xi Jinping sendis leteron al “Interŝanĝa Asocio de Usona-Ĉina Junularo” en Vaŝingtona Ŝtato kaj al diversrondaj amikaj personoj
Pluveta Publikigita: 2023-08-20 17:16:07

Lastatempe ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis leteron al “Interŝanĝa Asocio de Usona-Ĉina Junularo” en Vaŝingtona Ŝtato kaj al diversrondaj amikaj personoj.

Xi dankas ilin pro iliaj bondeziroj al la Monda Universitata Sportkonkurso kaj la Aziaj Ludoj okazigitaj de Ĉinio. Xi Jinping diris, ke sportado estas ligilo por akceli popolan amikecon. Sub la penado de diversaj flankoj sukcese okazis la Monda Universitata Sportkunkurso en Chengdu. La registaro kaj la popolo de Ĉinio havas fidon por okazigi brilajn Aziajn Ludojn en Hangzhou.

Xi Jinping emfazis, ke la espero de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kuŝas en la popolo, la fundamento kuŝas en la popolo, kaj la estonteco kuŝas en la junularo. Li esperas, ke plimultaj ĉina-usonaj junuloj amikiĝu kaj kunlaboru, kaj fariĝu novaj mesaĝistoj por la dulanda amikeco injektante movforton al disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj. Xi kredas, ke la “Interŝanĝa Asocio de Usona-Ĉina Junularo” kaj amikoj faros kontribuojn al amikaj interŝanĝoj de la ĉina-usona junularo kaj al stabila disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree