Ĉina mararmea hospitalŝipo "Paca Arkeo" unuafoje vizitis Salomonojn
Ema Publikigita: 2023-08-20 17:12:27

Okaze de la 6a Tago de la Ĉina Kuracisto, la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo, plenumanta la mision "Harmonia Misio-2023", sabate atingis la havenon de Honiara, Salomonoj, kaj komencis 7-tagan viziton por liveri medicinajn servojn. Tio estas la unua vizito al Salomonoj de la hospitala ŝipo "Paca Arkeo", kaj ankaŭ la unua vizito de ĉina mara ŝipo al la lando.

La 19an de aŭgusto la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo atingis la havenon de Honiara, Salomonoj. Lokanoj bonvenigis la hospitalŝipon kun la naciaj flagoj de la du landoj sur la kapo.

 

La 19an de aŭgusto la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo atingis la havenon de Honiara, Salomonoj. Lokanoj en tradiciaj kostumoj dancis por bonvenigi la hospitalŝipon.

La 19an de aŭgusto la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo atingis la havenon de Honiara, Salomonoj.

La 19an de aŭgusto la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo atingis la havenon de Honiara, Salomonoj. Ĉina mararmea personaro mansvingas al la bonveniga homamaso.

La 19an de aŭgusto la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la ĉina mararmeo atingis la havenon de Honiara, Salomonoj. La Salomona-ĉina Komerca Ĉambro organizis ĉinan drakdancon por bonvenigi la alvenon de ĉina mararmea personaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree