Wang Yi interparolis kun tajlanda vicĉefministro Don
Ema Publikigita: 2023-08-20 17:12:39

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, sabate en Pekino interparolis kun tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri ekterlandaj aferoj Don Pramudwinai, kiu estis en laborvizito al Ĉinio.

Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Tajlando estas "familianoj" kaj Ĉinio volas kunlabori kun Tajlando por antaŭenigi la konstruadon de ĉina-tajlanda komunumo de komuna estonteco kaj kunigi manojn por renkonti defiojn.

Li ankaŭ esprimis la pretecon de Ĉinio daŭrigi subteni la konstruadon de la komunumo de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj (ASOAL), subteni ASOAL-centrecon kaj subteni komunajn klopodojn por konstrui centron de ekonomia kresko. Wang diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun ASOAL-landoj por akceli interkonsiliĝojn pri la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro. 

Li ankaŭ atentigis, ke regionaj landoj ankaŭ devas gardi sin kontraŭ fortoj ekster la regiono provokante tendaran konfrontiĝon kaj instigi la pensmanieron de la Malvarma Milito, kio subfosos la malfacile gajnitajn pacon kaj stabilecon.

Don diris, ke Tajlando volas profundigi reciproke profitan kunlaboron kun Ĉinio por atingi komunan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree