ĈKG kaj afrikaj amaskomunikiloj malfermas novan kunlaboron
Yu Publikigita: 2023-08-21 19:22:14

La 20an de aŭgusto en Johanesburgo, antaŭ la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la 15a Pintkunveno de BRICS kaj ŝtata vizito al Sud-Afriko, okazis ceremonio de subskribo de interkonsentoj pri kunlaboro inter Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj pluraj ĉefaj afrikaj amaskomunikiloj, inkluzive de la Afrika Unio de Brodkasto kaj la Sudafrika Bordkasta Korporacio.

Vicprezidanto de la Afrika Nacia Asembleo kaj sud-afrika vicprezidento, Paul Mashatile, faris skriban paroladon, dezirante al kunlaboro inter Ĉina Komunikila Grupo kaj afrikaj amaskomunikilaj partneroj rikolti riĉajn fruktojn. Li diris, ke la klopodoj faritaj de Ĉina Komunikila Grupo por profundigo de kunlaboro inter afrikaj kaj ĉinaj amaskomunikiloj estas tre inspiraj, kaj li atendas antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn, reciprokan profiton kaj komunan gajnon per amaskomunikila kunlaboro.

Lechesa Tsenoli, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Sud-Afriko, ĉeestis la ceremonion per videoligo. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, kune kun Dr. Nkosazana Clarice Dlamini Zuma, sudafrika ministro pri virinoj, junularo kaj handikapuloj, Chen Xiaodong, ĉina ambasadoro al Sud-Afriko, kaj Disabilities Grégoire NDJAKA, ĉefadministranto de la Afrika Unio de Brodkasto, atestis la subskribon de interkonsentoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree