Sezono II de la Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping elsendita en Afriko
Ema Publikigita: 2023-08-21 15:45:23

Dimanĉe en Johanesburgo, antaŭ la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la 15a Pintkunveno de BRICS kaj lia ŝtata vizito al Sud-Afriko, okazis la elsenda ceremonio de Sezono II de la Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping, produktita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), inkluzive la angla, franca, araba, haŭsa, svahila kaj alilingvaj versioj. Ĝi estos elsendita de 62 ĉefaj amaskomunikiloj en 38 afrikaj landoj.

Dr. Nkosazana Clarice Dlamini Zuma, sudafrika ministro pri virinoj, junularo kaj handikapuloj, faris gratulan paroladon nome de la sudafrika registaro. Ŝi tre ĝojas, ke ĈKG elektis Sud-Afrikon kiel lokon por la ekelsendo. Ŝi diris, ke Sud-Afriko kaj Ĉinio subtenas tradician amikecon. En la lastaj jaroj, en la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, la kunlaboro inter la du flankoj konstante plivastiĝis, la kampoj de kunlaboro pli diversiĝis, kaj la kunlabora mekanismo daŭre pliboniĝis. Ŝi esprimis esperon, ke la elsendo de ĉi tiu programo daŭre antaŭenigos la ĉiamverdan arbon de amikeco inter Sud-Afriko kaj Ĉinio.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), diris en sia parolado, ke la programo donas al Afriko novan manieron kompreni la pensojn de Xi pri nacia regado. Shen aldonis, ke la programo povas helpi afrikajn amikojn pli bone kompreni la kulturon, saĝon kaj spiriton de Ĉinio, profunde sperti la unikan ĉarmon de modernan civiliazacion de la ĉina nacio, kaj kompreni la kredindecon, belecon kaj respektindecon de Ĉinio en la nova epoko. Shen diris, ke Ĉinio kaj Afriko ambaŭ estas la luliloj de homa civilizacio ĉiu kun longa historio kaj riĉa kulturo. La amaskomunikiloj de la du flankoj devas profundigi komunikadon, plifortigi kunlaboron kaj fariĝi fidindaj amikoj kaj sinceraj partneroj por ĉiam. Laŭ Shen, ĈKG volas, ke amaskomunikiloj de ambaŭ flankoj lernos unu de la alia kaj iros man-en-mane por injekti novan viglecon kaj energion por antaŭenigi la konstruadon de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree