Xi foriris el Pekino por pintkunveno de BRICS en Johanesburgo
Yu Publikigita: 2023-08-21 19:53:40

Ĉina prezidanto Xi Jinping foriris el Pekino lunde por la 15a Pintkunveno de BRICS, kiu okazos en Johanesburgo, Sud-Afriko kaj ŝtata vizito al Sud-Afriko.

Xi faros la viziton laŭ invito de sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa. Dum la vizito en Sud-Afriko, la du ŝtatestroj kunprezidos la dialogon de ĉina-afrikaj gvidantoj.

La sekvantaro de Xi inkluzivas Cai Qi, membron de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo kaj direktoron de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Wang Yi, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ministron pri eksterlandaj aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree