Wang Yi telefone interparolis kun sia irana paralelulo
Ema Publikigita: 2023-08-21 15:48:56

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, dimanĉe interparolis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdollahian per telefono.

Wang diris, ke Ĉinio volas plu kunlabori kun Irano por firme subteni unu la alian pri aferoj koncernantaj la ĉefajn interesojn.

Wang diris, ke post la dialogo inter Irano kaj Saudi-Arabio en Pekino, la du flankoj daŭre faris paŝojn por plibonigi rilatojn, kondukante repaciĝon en la Meza Oriento. Li diris, ke Ĉinio aprezas la ĝustan decidon de Irano, kaj konstante subtenos landojn en la Meza Oriento esplori disvolvajn vojojn, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj, fortigi komunikadon kaj dialogon, persisti en unueco kaj memplibonigo, kaj realigo de bona najbareco kaj amikeco.

Amir-Abdollahian diris, ke Irano donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la ampleksa strategia partnereco inter Irano kaj Ĉinio, kaj atendas konservi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, profundigi kunlaboron en la kadro de la inciato Zono kaj Vojo, kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Amir-Abdollahian ankaŭ esprimis sinceran dankon al Ĉinio pro la konstruema rolo, kiun ĝi ludis en la antaŭenigo de la normaligo de la rilatoj inter Irano kaj Saudi-Arabio.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la irana nuklea problemo. Amir- Abdollahian informis Wang pri la plej nova propreso en kontaktoj kun ĉiuj partioj. Wang diris, ke nur rekomencante la plenan kaj efikan plenumon de la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nuklea problemo povas esti fundamente solvita. Wang aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kun ĉiuj partioj inkluzive de Irano por puŝi la iranan nuklean problemon al disvolviĝo en direkto favora al paco kaj stabileco de la regiono.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro de BRICS kaj aliaj aferoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree