Xinjiang en okuloj de bangladeŝaj amaskomunikiloj
Ĝoja Publikigita: 2023-08-22 08:51:20

Geknaboj de urbo Aksu kaj bangladeŝaj gastoj faras komunan fotadon

Lastatempe pli ol dek laborantoj de bangladeŝaj amaskomunikiloj unuafoje vizitis Ĉinion. Ili preĝis en moskeo en Urumĉio, norda Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, ankaŭ ekskursis en kotona kampo en urbo Aksu, suda Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La septaga vojaĝo en Xinjiang tuŝis ilian koron kaj surprizis ilin.

Kekeya de regiono Aksu situas en la nordokcidenta marĝeno de Taklimakan-dezerto

Belayet Hossain, plenuma produktoro de Departemento pri Novaĵoj kaj Aktualaj Aferoj de bangladeŝa televida stacio RTV

Aŭdinte la rakonton en Kekeya-a Memora Halo, ke la dezerto sin turnis en arbaron kaj la gobio en fruktoĝardenon, Belayet Hossain, plenuma produktoro de Departemento pri Novaĵoj kaj Aktualaj Aferoj de bangladeŝa televida stacio RTV, ne povis reteni siajn sentojn, "Ĉinio estas tiel vasta, ne estas malfacile movi loĝantojn de dezerto al alia loko. Tamen Ĉinio ne tiel agis, sed elektis disvolvon kaj investon por ŝanĝi dezerton en lokon konvenan al vivo kaj farigi dezerton kiel parton de ekonomia disvolvo de la lando."

Dum la periodo de 1986 ĝis 2020 la verdiga programo de Kekeya-dezerto finis artefaritan arbaron je 80, 2 mil hektaroj kaj la frostokovro altiĝis de 3,35% al 9,05%. Ĉe la norda marĝeno de Taklimakan-dezerto, "maro de morto", obstine staris "verda Granda Muro", kiu solide haltigas paŝojn de dezerto.

Kotono ekfloras en Xinjiang, julie.

Aksu estas la landa produkta bazo de bonkvalita kotono, kun la honora titolo de "ĉina kotona urbo". Bangladeŝo estas la monde dua granda eksportanto de vestoj nur post Ĉinio, kaj 80% de ĝia valuto, gajnita de eksporto, venas de la industrio de vesto.

Syed Zakir Hossain, ĉefa redaktoro, eldonisto kaj ĉefa plenuma oficisto de eldonejo Adorn Publication

Vizitinte fabrikon pri ŝtrumpoj, Syed Zakir Hossain, ĉefa redaktoro, eldonisto kaj ĉefa plenuma oficisto de eldonejo Adorn Publication, diris: "Mi vidis ĉi tieajn laboristojn kaj iliajn laborkondiĉojn. Mi ne opinias, ke ili estis devige laborantaj aŭ persekutataj en iu ajn maniero. Mi esperas, ke ankaŭ amikoj de Bangladeŝo venos ĉi tien por atesti tion. Kaj la parolo 'deviga laboro' estas 'kotona politiko'. Mi esperas, ke kotono superos politikon kaj lokaj laboristoj povos trankvile labori."

Bangladeŝaj amaskomunikiloj faras intervjuon en urumĉia Moskeo Nanda

Laŭ la unuapaŝa raporto de bangladeŝa statistika buroo pri censo de 2022, la loĝantaro de Bangladeŝo estas 165, 15 milionoj kaj 91,04% estas islamanoj.

Harun OR Rashid, vicĝenerala rektoro de bangladeŝa novaĵ-retejo Jago News24.com

Vizitinte moskeon en urbo Aksu, Harun OR Rashid, vicĝenerala rektoro de novaĵ-retejo Jago News24.com, diris, "Kiel islamano, mi sentas fiera viziti la moskeon ĉi tie." Li aldonis, "Preĝinte, imamo en la moskeo klarigis klasikaĵojn al kredantoj. Kvankam li aĝas nur 34 jarojn, tamen li havas abundajn sciojn pri religio kaj li ankaŭ profesie voĉlegis klasikaĵojn por ni, kio kortuŝas nin."

Laŭ la plej novaj donitaĵoj, nun la loĝantaro de Xinjiang estas 24,4 milionoj, kaj 53,3% estas inslamanoj. Nun en Xinjiang troviĝas 24,4 mil moskeoj, nome po 530 islamanoj posedas unu moskeon.

Kazaĥaj fraŭlinoj kaj bangladeŝa ĵurnalisto faras komunan fotadon

Ariful Islam, ĵurnalisto de Bangladeŝa Poŝto, diris, "En Ĉinio troviĝas ĉi tia esprimo: protekti unuecon de etnaj grupoj kiel protekti vivon. Tiu ĉi estas tre bona atmosfero. Dum vizito mi sentas, ke ne estas malkonkordo inter diversaj etnaj grupoj, homoj de malsamaj etnaj grupoj kunekzistas kiel homoj de sama etna grupo."

Ariful Islam, ĵurnalisto de Bangladeŝa Poŝto, rakontas xinjiang-an historion antaŭ kamerao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree