Xi renkontiĝis kun sudafrika prezidento
Yu, Ema Publikigita: 2023-08-22 20:02:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia sudafrika paralelulo Cyril Ramaphosa marde matene en prezidentejo en Pretorio.

Xi diris, ke tio estas la kvara vizito de li kiel ĉina prezidanto al Sud-Afriko, kaj okaze de la refoja vizito post 5 jaroj, li sentis apartan amikecon. Li diris, ke sub la gvidado de prezidento Ramaphosa, la nacia konstruado kaj internacia influo de Sud-Afriko progresis de tago al tago, kaj pro tio la ĉina flanko tre ĝojas kaj deziras al Sud-Afriko pli grandan progreson sur la vojo al disvolviĝo. Li aldonis, ke dum la pasintaj 10 jaroj, en la magia lando de Sud-Afriko, li vidis viglan disvolviĝon de ĉina-sudafrikaj rilatoj, kaj ke li ne nur atestis la starigon de la Konfucea Instituto en la Durbana Teknologia Universitato en Sud-Afriko, sed ankaŭ spertis bonegajn aranĝojn de la Ĉina Jaro en Sud–Afriko, kaj kune kun Ramaphosa, li ankaŭ premis la startigan butonon de la sudafrika produktlinio de la Pekina Aŭtomobila Kompanio.

La ĉina prezidanto diris, ke la ŝlosilo al la bonaj ĉina-sudafrikaj rilatoj kaj profunda ĉina-sudafrika amikeco kuŝas en tio, ke la du landoj kaj la du partioj ĉiam kundividis feliĉon kaj malfeliĉon, kaj tiel starigis profundan amikecon de kamaradoj kaj fratoj. Nun, ĉe la nova historia deirpunkto, daŭrigi amikecon, profundigi kunlaboron kaj plifortigi kunordigon estas la komunaj deziroj de la du landoj kaj ankaŭ la gravaj taskoj metitaj de la epoko al ambaŭ flankoj. Xi akcentis, ke li volas labori kun Ramaphosa por antaŭenpuŝi la ĉina-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Xi aldonis, ke Ĉinio volas kune kun evoluantaj landoj praktiki veran multflankismon, pliigi la reprezentadon kaj voĉon de landoj el la suda hemisfero en tutmonda regado, kaj plifortigi kunlaboron en aferoj kiel klimata ŝanĝiĝo, nutraĵa sekureco kaj la Tagordo 2030 de la UN por Daŭripova Disvolviĝo, por protekti la komunajn interesojn kaj disvolvan spacon de evoluantaj landoj.

Ramaphosa priskribis Ĉinion kiel sinceran fraton, amikon kaj partneron de sia lando, dirante, ke Ĉinio donis valoran subtenon al Sud-Afriko en ĝia batalo por nacia sendependeco, libereco kaj disvolviĝo. Li ankaŭ menciis la ĝustatempan subtenon de Ĉinio al Sud-Afriko dum la novkronvirusa epidemio.

Ramaphosa diris, ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 25 jaroj, Sud-Afriko ĉiam firme subtenas la principon de unu Ĉinio, kaj ambaŭ landoj kunhavas la samajn aŭ similajn poziciojn pri multaj gravaj internaciaj aferoj

Ramaphosa diris ankaŭ, ke fronte al multoblaj severaj kaj kompleksaj defioj, Sud-Afriko kaj aliaj landoj el la suda hemisfero volas plifortigi unuiĝon kaj kunlaboron kun Ĉinio, por pli bone respondi defiojn kune, kaj fari la internacian ordon pli egala, justa kaj racia.

Post la renkontiĝo, Ramaphosa donis al Xi Jinping la Ordenon de Sud-Afriko. Tio estas la plej alta ordeno kaj la plej alta honoro kiun Sud-Afriko aljuĝas al grava kaj amika ŝtatestro.

La du flankoj publikigis la Komunan Deklaron inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Sud-Afriko.

Jen estas la angla teksto de la artikolo:

https://english.news.cn/20230823/363d80f42bad45b39f30d48b909cdbae/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree