BRICS fokusiĝas al komuna disvolviĝo
Ema Publikigita: 2023-08-22 14:13:33

La 15a Pintkunveno de BRICS okazos de la 22a ĝis la 24a de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko. Ĉi tio estas la unua eksterreta kunveno de BRICS-gvidantoj depost la eksplodo de la novkronvirusa epidemio. Kiel la deĵoranta prezidanto-lando, Sud-Afriko invitis ankaŭ gvidantojn de pli ol dek afrikaj landoj ĉeesti la pintkunvenon. Fronte al multaj defioj, la pintkunveno de BRICS faros laŭtan voĉon por subteni multflankismon kaj fokusiĝi al komuna disvolviĝo.

BRICS konsistas el la kvin novaj emerĝantaj ekonomioj, inkluzive de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko. Ilia ekonomia sumo okupas ĉirkaŭ 25% de la monda ekonomio, ilia komerco konsistigas 18% de la monda komerco, kaj ilia kontribuo al la monda ekonomio atingis 50%. La BRICS-mekanismo jam fariĝis grava forto por antaŭenigi la reformadon de tutmonda regado. La internacia influo de la mekanismo daŭre pliiĝas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree