Kial pli kaj pli multaj landoj deziras aliĝi al BRICS?
Yu Publikigita: 2023-08-22 15:55:39

“Furoro de BRICS nun disvastiĝas tra la mondo. De kie venas la altiro de BRICS?” La 15a Pintkunveno de BRICS malfermiĝis la 22an de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko, kio vekis varmajn diskutojn, inkluzive de tiu pri grandigo de tiu ĉi kunlabora mekanismo.

Laŭ informoj de Sud-Afriko, pli ol 40 landoj esprimis sian deziron aliĝi al BRICS, kaj pli ol 20 el ili oficiale prezentis peticion. En intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, la speciala sendito de Sud-Afriko pri BRICS-aferoj, Anil Sooklal, diris, ke multaj landoj esperas membriĝi al la familio BRICS, kio montras la konfidon de la internacia komunumo al la estrivo de BRICS-landoj en solvado de tutmondaj problemoj. De kie venas ĉi tiu konfido?

Se ni retrorigadas la historion de BRICS-kunlaboro, ni povas rimarki, ke disvolviĝo estas la plej profunda fundamento. Laŭ donitaĵoj de la Internacia Mona Fonduso, en la periodo de 2001 ĝis 2022, la proporcio de la malneta enlanda produkto de BRICS-landoj en la tuta mondo pliiĝis de 8,4% ĝis 25,8%. Dum la sama periodo, la proporcio de G7 malpliiĝis de 64,6% al 42,9%. Laŭ dinitaĵoj publikigitaj de la brita konsulltiĝa kompanio Oak Macro en marto de ĉi tiu jaro, en 2022, la proporcio de BRICS-landoj en la monda ekonomio superis tiun de G7 laŭ alparo de aĉetkapablo.

La Nova Disvolva Banko sub la mekanismo de BRICS sukcese emisiis obligaciojn de 1 500 milionoj da randoj en la sudafrika obligacimerkato la 15an de ĉi tiu monato. Estas la unua fojo, ke la Nova Disvolva Banko emisiis obligaciojn de loka valuto en Sud-Afriko, kaj ankaŭ la ebleco de emisio de rupiaj obligacioj en Hindio por la unua fojo ene de la jaro estos esplorita. Ĝis nun la Nova Disvolva Banko aprobis preskaŭ cent pruntajn projektojn kun totala sumo de 35 miliardoj da usonaj dolaroj. La "riĉa vojo" transportanta manĝaĵojn kaj aliajn produktojn en Maranion, Brazilo, la "verda elektro" de la sunenergia elektroprodukta bazo en Karnatako, Hindio, kaj la "moderna haveno" de la Durbana Kontenera Doko en Sud-Afriko fariĝis vivecaj piednotoj de la helpo de la Nova Disvolva Banko al disvolviĝo de BRICS-landoj.

Menciinde estas, ke ekde 2022, la Ĉina Jaro de BRICS, la kunlaboro BRICS-landoj rikoltis riĉajn fruktojn, metante solidan fundamenton por ĉi tiu Johanesburga Pintkunveno. La 14a Pintkunveno de BRICS okazigita en Pekino en la junio de la lasta jaro aprobis dokumentojn kiel la Iniciaton de BRICS pri Komerco kaj Investo por Daŭripova Disvolviĝo kaj la Iniciaton de BRICS pri Plifortigo de Kunlaboro en Provizaj Ĉenoj kaj publikigis la Pekinan Deklaracion, montante la direkton por kunlaboro en la nova epoko.

Nun pli kaj pli multaj landoj deziras partopreni en la kunlaboro de BRICS, kio estas viveca enkorpigo de la forta vigleco kaj influo de tiu ĉi kunlabora mekanismo kaj spegulas, ke la BRICS-spirito "malfermiteco, inkluzivemo, kunlaboro kaj komuna gajno" konformiĝas al la tendenco de la epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree