Ĉinio marde urĝis Japanion revoki sian malĝustan decidon elŝuti nuklean kloakaĵon en la maron.
Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Japanio ne konsiliĝis sufiĉe kun la internacia komunumo, precipe koncernatoj, rilate sian planon pri elŝuto de nuklea kloakaĵo en la maron.