Xi atingis Sud-Afrikon por la 15a Pintkunveno de BRICS kaj ŝtata vizito
Ema Publikigita: 2023-08-22 14:29:32

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Johanesburgon lunde por ĉeesti la 15an Pintkunvenon de BRICS kaj fari ŝtatan viziton al Sud-Afriko.

Sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa kun aliaj altrangaj oficistoj varme bonvenigis Xi por lia ŝtata vizito al Sud-Afriko.

Xi diris, ke li tre ĝojas viziti Sud-Afrikon denove kaj atendas interŝanĝi profundajn opiniojn kun Ramaphosa pri profundigo de la ĉina-sudafrikaj rilatoj kaj aferoj de komuna intereso.

En sia skriba parolado, nome de la ĉina popolo, Xi esprimis korajn salutojn kaj bondezirojn al la popolo de Sud-Afriko. Li rimarkigis, ke ĉi tiu jaro markas la 25an datrevonon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. Li emfazis, ke la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj atingis novan stadion.

Xi diris, ke solidaj kaj kreskantaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko ne nur profitigas la du popolojn, sed ankaŭ alportas pli da stabileco al la mondo, kiu spertas transformiĝon kaj turbulecon. Xi diris, ke li kredas, ke kun la komuna klopodo de la du flankoj, ĉi tiu vizito certe plene sukcesos.

Xi diris, ke la kunlabora mekanismo de BRICS servas kiel grava kunlabora platformo por emerĝantaj merkatoj kaj ĉefaj evolulantaj landoj, kaj fariĝis konstruema forto por la kresko de la monda ekonomio, pli bona tutmonda regado kaj pli granda demokratio en internaciaj rilatoj.

Xi aldonis, ke la venonta pintkunveno de BRICS fariĝos grava mejloŝtono en la disvolvado de BRICS-mekanismo, kaj altigos la solidarecon kaj kunlaboron de evolulantaj landoj al pli alta nivelo.

Xi diris, ke li atendas ĉeesti la dialogon de ĉina-afrikaj gvidantoj, kaj esplori manierojn kune kun afrikaj gvidantoj por pli proksima kunlaboro, pli granda disvolviĝo kaj pli paca mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree