Kuraci malsanajn bebojn ekster danĝero estas nia plej granda kontento
Ĝoja Publikigita: 2023-08-22 14:05:37

La 12-a de julio, merkrede, pluvege.

Mi nomiĝas Liu Zhe, estas anestezisto kaj membro de la 24-a teamo de ĉinaj kuracistoj helpantaj Etiopion. Mi venas de Popola Hospitalo de Henan-provinco. Hodiaŭ mi restas en Etiopio 87 tagojn.

La helpata Tirunesh-Pekina Hospitalo situas en la etiopa ĉefurbo Abisenio, ĝi estas publika hospitalo plene investita de Ĉinio kaj ekfunkciis en 2012. Petiatria intensiva zorgo estas nova sekcio de la hospitalo kaj plejpartaj malsanuloj estas beboj kaj novnaskitoj. Rigardinte, ke la malfortikaj vivoj atendas nian detalan kuracadon kaj zorgadon, mi sentas, ke mia respondo estas granda kaj grava.

Atinginte la hospitalon, ni ekkutimiĝis al tempa diferenco kaj suferis fortan altebenaĵan reakcion, la duan nokton ni ricevis alvokon de la hospitalo. Dekmonata bebino forte febris sep tagojn, ŝokis pro infekto kaj ŝia stato estis ege danĝera. Kuracistoj en la petiatria intensiva zorgo multfoje provis starigi ekstercirkulan kanalon, sed malsukcesis, ne estis alia solvo, ili portempe konservis la staton per intramedola perfuzo kaj urĝe petis helpon de ni, la ĉina kuraca teamo.

Ricevinte la peton, ni tuj rapide venis al la hospitalo por savi la bebon. Danke al nia klopodado, ŝi finfine estis ekster danĝero. Kvankam ni laboris ĝis la 1-a horo matene, vestoj jam tramalsekiĝis de ŝvito, la altebenaĵa reakcio kaŭzis malfacilan spiradon, ankaŭ niaj kaj animo kaj korpo estis ege lacaj. Tamen ni opinias, ke tio estas signifa afero en nia kariero. Kaj kuraci malsanajn bebojn ekster danĝero estas nia plej granda kontento. Tio ankaŭ enkorpigas la unuan celon kaj mision de ĉina kuraca teamo helpanta Afrikon.

Nun mi restas en Etiopio proksimume tri monatojn, ne plu aperis altebenaĵa reakcio, vomo kaj abdomena doloro, ni jam kutimiĝis al la klimato kaj lokaj kondiĉoj. Eble ĝuste niaj alta batalspirito, obstina lukto kaj kontinua penado timigis ĉi tiujn malkomfortojn. En la sevkaj tagoj, ni daŭrigos efektivigi la spiriton de ĉina kuracada helpo, nome "ne timi malfacilon, volonte sin kondiĉi, fari savadon kaj kuracadon kun senlima amo", pluapaŝe montros respondecon de Ĉinio kiel granda lando, servos al la afrikaj popoloj en prisanigaj aferoj kaj pliigi amikecon inter popoloj ĉina kaj afrikaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree