Japanio perdis fidindecon pro obstina elŝuto de poluita akvo en maron
Yu Publikigita: 2023-08-23 16:21:27

Malgraŭ forta enlanda kaj eksterlanda opono, la japana registaro anoncis la 22an de aŭgusto, ke ĝi komencos elŝuti la nuklean kloakaĵon de Fukuŝimo en la maron post du tagoj. Poste la Tokia Elektroenergia Kompanio komencis preparojn por injekti la poluitan akvon en la kloakon. Tiutage, japanaj civitanoj, internaciaj organizoj kaj pacifikbordaj landoj kondamnis la japanan anoncon kaj postulis, ke Japanio revoku la decidon. La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke la japana konduto estas senprecedenca kaj "ne nur malobservas internacian leĝon, sed ankaŭ povas estigi neinversigeblajn katastrofojn".

Depost kiam la japana registaro anoncis sian planon elŝuti la poluitan akvon en la maron antaŭ du jaroj, oni ĉiam pridubis la legitimecon, laŭleĝecon kaj sekurecon de ĉi tiu plano. Por kvietigi publikan koleron, la japana registaro kaj la Tokia Elektroenergia Kompanio promesis al homoj en Fukuŝimo kaj la internacia komunumo, ke ili ne traktos nuklepoluitan akvon sen kompreno de koncernatoj. Sed la realo montras, ke la japana registaro agis kontraŭ siaj propraj vortoj.

Ekde februaro de la kuranta jaro, registaraj funkciuloj, inkluzive de japana ministro pri ekonomio kaj industrio, Yasutoshi Nishimura, plurfoje klarigis la planon al homoj en Fukuŝimo. Ironie, kiam oni demandis, kiaj normoj estos uzataj por juĝi konsenton de la publiko, ili donis neniun konkretan respondon. Ĝuste en la tago antaŭ la anonco pri komenco de la plano, japana ĉefministro Fumio Kishida renkontiĝis kun reprezentantoj de fiŝkaptistoj el diversaj regionoj, tamen li ankoraŭ ne povis akiri konsenton kaj komprenon de ĉiuj partioj.

La japana registaro klopodas trompi ne nur la enlandan publikon. Dum la pasintaj du jaroj, ĝi vigle okupiĝis pri publikaj rilatoj en la internacia komunumo, intence kreante la iluzion de "sekura kaj sendanĝera" plano pri elŝuto de nuklea kloakaĵo en la maron. Unuflanke, Japanio ŝanĝis sian koncepton priskribante "nuklepoluitan akvon" kiel "traktitan nuklean kloakaĵon" por malgravigi ĝian substancan damaĝon. Japanaj ĵurnaloj, televidstacioj kaj aliaj mediatoj publikigis kaj elsendis reklamojn pri la "sekureco" de nuklepoluita akvo por trompi la publikon kaj kaŝi oponon. Samtempe, Japanio ankaŭ uzis internaciajn okazojn kiel session de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Pintkunvenon de Usono, Japanio kaj Sud-Koreio por disvastigi la rimarkojn, ke “elŝuto de nuklepoluita akvo en la maron havas sciencan bazon" kaj gajnis aprobon de aliaj landoj.

Laŭ la Konvencio de la UN pri la Leĝo de la Maro, landoj havas la devon protekti kaj konservi la maran medion. Kiel partoprenanta partio, Japanio devas preni sur sin respondecon laŭ internacia leĝo. Ankaŭ la internacia komunumo havas plenan rajton preni laŭleĝajn armilojn por respondecigi Japanion kaj postuli kompenson. Japanio, kiu malfermis la "pandoran skatolon", tute perdis sian fidindecon. La mondo ne devas porti la koston de ĝia ekstrema egoismo kaj nerespondeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree