Xi Jinping alparolis 15an Pintkunvenon de BRICS
Ema Publikigita: 2023-08-23 21:01:36

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la 15a Pintkunveno de BRICS merkrede en Johanesburgo, Sud-Afriko.

Xi alvokis rapidan vastiĝon de BRICS kaj klopodojn por antaŭenigo de pli justa kaj racia tutmonda regado.

Xi diris, ke disvolvado estas neforigebla rajto de ĉiuj landoj, sed ne privilegio de malmultaj. Laŭ Xi, BRICS-landoj devas esti kunvojaĝantoj survoje al revigligo kaj oponi “malkuplon kaj rompon de ĉenoj” kaj ekonomian truddevigon, kaj fokusiĝi al praktika kunlaboro en kampoj kiel cifereca ekonomio, verda disvolviĝo kaj proviza ĉeno.

Xi aldonis, ke BRICS-landoj devas daŭrigi kaj disvolvi la spiriton “ĉiuj riveroj fluas en la maron”, rekomendi pacan kaj harmonian kunekzistadon de malsamaj civilizacioj kaj respekti la modernigajn vojojn memstare elektitajn de ĉiuj landoj.

Xi diris, ke estas neakceptable paki siajn proprajn regularojn kiel internaciajn normojn, kiujn devas esti skribitaj kaj subtenataj de ĉiuj landoj laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, anstataŭ de tiuj kun la plej fortaj muskoloj kaj la plej laŭta voĉo.

Li diris ankaŭ, ke BRICS-landoj devas praktiki veran multflankismon, konservi la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe ĝia kerno, subteni kaj plifortigi la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe ĝia kerno, kaj oponi la starigon de "malgrandaj rondoj" kaj "malgrandaj klikoj".

https://english.news.cn/20230823/54dbd48e5e4f40f7bc2f15a1a7a3ab59/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree