Polariziĝo akcelas dekadencon de usona demokratio
Yu Publikigita: 2023-08-23 17:35:21

La 18an de aŭgusto, la retejo de la ĵurnalo Washington Post publikigis la artikolon titolitan "Kolapsas demokratio en Usono, kaj ĉi tiuj fortoj helpas klarigi ĝiajn kialojn". Ĝi opinias, ke la usona registaro kaj politikistoj ŝajnas nekapablaj al atingo de konsento pri diversaj grandaj kaj defiaj demandoj kiel klimato, enmigrado, neegaleco, pafiloj, ŝuldo kaj deficito. La publiko havas diversajn opiniojn pri ĉiu el la demandoj, ofte kun tre malsamaj opinioj. En Usono, kie oni pli kaj pli malfacile povas trovi komunan punkton, multaj usonanoj havas similan opinion pri la demando: Ili opinias, ke la politika sistemo disfalis, kaj ĉi tiu sistemo ne povas reprezenti ilin.

La sturmo al la Kapitolo la 6an de januaro 2021 (subtenantoj de usona eksprezidento Donald Trump) estas ekstrema simbolo de tio, kio okazis kiam demokratio ĉesis funkcii normale, prezentante kontinuan minacon al usona demokratio. Pli ofte estas, ke la politika sistemo en Usono nutras frustriĝon kaj malkontenton de la publiko pri ĝia nekapableco respondi al publikaj bezonoj. Nun estas preskaŭ neniu signo de propono pri solvo al la problemoj.

En la ĉefurbo Vaŝingtono, politikaj malkonsentoj kaŭzis senelirejon kaj neagadon pri multaj demandoj. En lokaj ŝtatoj, la situacio estas ĝuste mala, ĉar pli kaj pli multaj ŝtatoj fariĝas ĉefe ruĝaj aŭ ĉefe bluaj. Rezulte, la malkonsentoj inter ŝtatoj pri publikaj politikaj tagordoj fariĝas pli severaj. Rezulte de tio aperis "du Usonoj" kun konkurencaj tagordoj kaj valoroj.

Unu el manieroj solvi iujn strukturajn problemojn estas revizii la konstitucion. Kvankam la Konstitucio de Usono estis ellaborita por modifo, tamen faktoj pruvis, ke la konstitucio estas preskaŭ neŝanĝebla. Ankaŭ estas neniu konsento inter la du politikaj partioj pri la demando de la usona politika sistemo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree