“Ni bonŝance renkontis ĉinan kuraciston!”
Ĝoja Publikigita: 2023-08-23 08:11:47

La 9-a de julio, 2023, dimanĉe, klare.

Mi nomiĝas Mu Xiangli, membro de la 20-a ĉina kuraca teamo helpanta Verdan Kabon kaj kuracisto de ginekologio kaj obstetriko de la Dua Popola Hospitalo de urbo Yibin, Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Hodiaŭ estas la 293-a tago de mia restado en Verda Kabo.

La 31-an de aŭgusto de 2022, mi adiaŭis la patrion, kaj kun kolegoj trans Eŭrazio mi venis al Verda Kabo, la okcidentafrika lando, por plenumi la taskon de kuracado.

La hospitalo, helpata de ni, estas Praja Centra Hospitalo en Prajo, ĉefurbo de Verda Kabo, ĝi estas la plej grandskala kaj plej altnivela hospitalo en la lando. La sekcio de ginekologio kaj obstetriko estas unu el la plej grandaj kaj gravaj sekcioj de la hospitalo kaj en ĝi ĉiumonate estas ĉirkaŭ 600 naskitoj. Niaj laboroj estas rondira kontrolo al malsanulaj ĉambroj, diagnozo, kuracado, farado de diversaj operacioj, deĵorado kaj kuraca registrado. Kaj nia plej granda malfacilo estas malsamaj lingvoj kaj kutimiĝo al lokaj medicinaj kondiĉoj. Per konsulto de personoj kaj vortaroj, lingvo de korpo kaj aliaj metodoj ni garantiis glatan funkciadon de la laboroj.

La trian tagon post kiam mi rapide ekkomprenis lokan medicinan laborprocezon, mi finis mian unuan cezaran operacion en Verda Kabo. La malsanulo estas 32-aĝa altriska gravedulino kun obezeco kaj anemio, peza je 110 kilogramoj. En la limigitaj medicinaj kondiĉoj kaj frontante al probablaj malfaciloj, kiel preno de homa feto, forta hemoragio dum operacio kaj infektiĝo je entranĉo post operacio, mi, helpata de kolegoj de la kuraca teamo, ellaboris la plej taŭgan kuracan planon, trankvile sukcesigis la operacion. Kaj estis sekuraj la naskantino kaj ŝia bebo. Por mi, lokaj kuracistoj, la akuŝantino kaj ŝiaj familianoj levis la dikfingrojn, dirante "Muito bom!" (portugale kun la signifo "Tre bone!")

Laŭdate la nova patrino elhospitaliĝis. Ŝi kaj ŝiaj familianoj diris, ke ili vere bonŝance renkontis ĉinajn kuracistojn. Nun ŝia filo jam aĝas dek monatojn kaj ĉiuflanke kreskas bone. Kiam ŝi kaj familianoj vizitas la hospitalon por ekzameno aŭ pasas tra la hospitalo, ili ĉiam salutas min, pro tio mi sentas min feliĉa.

En la lastaj dek monatoj, mi kuracis pli ol 200 homfojojn de gravedulinoj kaj akuŝantinoj, faris pli ol 300 operaciojn, inter ili estis 15 kazoj de nenormalaj akuŝoj kaj pli ol 20 kazoj de seriozaj kaj danĝeraj malsanuloj. Samtempe kun ĉiuj aliaj membroj de la teamo, mi aktive partoprenis en rondira kuracado en multaj lokoj, edukado kaj reklamo pri publika sano, popularigo de preventado de malsanoj kaj scioj pri sanigo por lokanoj kaj ĉindevenuloj, altigis konscion de la loka publiko pri sano, kaj ĉio ĉi estis alte laŭdata de altranguloj kaj popolamasoj de Verda Kabo.

La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la ĉina helpado en medicino al aliaj landoj. Kiel kuracisto de ginekologio kaj obstetriko de ĉina kuraca teamo, mi profunde scias, ke la kuraca helpado al aliaj landoj estas ne nur internacia devo, sed ankaŭ detala ago por efektivigi iniciaton de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Tial dum la plenumado de la tasko, ni devas ne nur doni altkvalitan medicinan servadon al lokanoj, sed ankaŭ alporti kuracajn teknologiojn kaj medicinan kulturon de Ĉinio kaj transigi amikecon kaj amon de la ĉina popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree