La dokumentfilma serio “25 Jaroj – Dokumentado de Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko”, kunproduktita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Sudafrika Brodkasta Korporacio (SABK), estis anoncita dum ceremonio merkrede en Johanesburgo, Sud-Afriko.
La prezidanto de ĈKG Shen Haixiong kaj la ĉefa financa oficisto de SABK Yolande van Biljon kune anoncis la dokumentfilman serion kaj atestis la interŝanĝon de interkonsentoj.