Xi renkontiĝas kun senegalia prezidento en Johanesburgo
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 16:18:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun senegalia prezidento Macky Sall flanke de la 15a Pintkunveno de BRICS.

Rimarkinte, ke Senegalo estas grava partnero de Ĉinio en Afriko, Xi diris, ke kun komuna klopodo en la lastaj jaroj, la du landoj senĉese profundigis politikan reciprokan konfidon kaj havis fruktodonan kunlaboron en diversaj kampoj.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas la Afrikan Union (AU) en aliĝo al la Grupo 20, kaj pretas dividi kun afrikaj fratoj sian disvolvan sperton kaj ŝancojn, kaj antaŭenpuŝi la komunan serĉadon de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko por senĉesa subteno de la principoj de sincereco, realaj rezultoj, amikeco kaj bona kredo kaj traktado de la pli granda bono kaj komunaj interesoj.

Xi aldonis, ke Ĉinio pretas labori kun Senegalo por plu plifortigi komunikadon kaj kunordigon, antaŭenpuŝi la efektivigon de la naŭ programoj anoncitaj en la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj fari novajn kontribuojn por plifirmigi solidarecon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Afriko.

Sall diris, ke Senegalio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, aprezas la ĉinan eksteran politikon de paco kaj esperas labori kun Ĉinio por profundigi la duflankan kaj multflankan kunlaboron.

Li diris, ke la vigla afrika-ĉina kunlaboro plenumas la disvolvajn bezonojn de Afriko kaj estas efike efektivigataj, kio forte subtenas la ekonomian kaj socian disvolviĝon de afrikaj landoj.

Sall dankis Ĉinion pro la gvidado en publika subteno al la G20-membreco de AU, dirante, ke lia lando, kiel kunprezidanto de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, plu strikte komunikiĝos kaj laboros kun Ĉinio por akceli pluan disvolviĝon de afrika-ĉinaj rilatoj.

https://english.news.cn/20230824/57d753d86e374d9db733284100c7f80b/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree