Xi: Ĉina modernigo alportos novajn ŝancojn al kunlaboro inter Ĉinio kaj Etiopio
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 13:17:15

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio antaŭenigas ĉinan modernigon per sia altkvalita disvolviĝo, kio alportos novajn ŝancojn al kunlaboro inter Ĉinio kaj Etiopio.

Xi diris en renkontiĝo kun etiopa ĉefministro Abiy Ahmed flanke de la 15a Pintkunveno de BRICS, ke Ĉinio estas fidinda amiko kaj vera partnero de Etiopio.

Li rimarkigis, ke en la lastaj jaroj, la du landoj konservis oftajn altnivelajn interŝanĝojn kaj komunikadon, kaj rikoltis rezultojn sub la kadroj de la kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Etiopio kaj subtenas ĝiajn enlandajn pacprocezon, disvolviĝon kaj revigliĝon, kaj ke Ĉinio pretas labori kun Etiopio por antaŭenigi duflankajn interŝanĝojn kaj plivastigi ĉiuflankan kunlaboron, por ke la duflanka amikeco havu pli grandan popolan subtenon kaj la ampleksa strategia kunlabora partnereco de Ĉinio kaj Etiopio plue progresu.

Ahmed diris, ke la amikeco inter Etiopio kaj Ĉinio estas profunda kaj la rilatoj inter la du landoj konservis bonan disvolvan impeton. Li esprimis sian sinceran aprezon de la amasa valora subteno, kiun Ĉinio delonge liveris.

Ahmed diris, ke Etiopio alte taksas sian amikecon kun Ĉinio, firme subtenas la politikon pri unu Ĉinio, subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton proponitajn de Xi, kaj aktive partoprenas en la kunlaboro de Zono kaj Vojo.

Etiopio esperas aliĝi al la BRICS por antaŭenpuŝi pli striktan kunlaboron en multflankaj mekanismoj kaj malfermi pli bonan komunan estontecon por la du landoj.

https://english.news.cn/20230824/1a12de01bdf04a728ca9d5dbfa3fb757/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree