ĈKG kaj Sud-Afrika Futbal-Asocio kunlaboras pri ludoj
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 11:37:32

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) merkrede diris, ke ĝi kaj Sud-Afrika Futbal-Asocio (SAFA) subskribis memorandon flanke de la 15a Pintkunveno de BRICS en Johanesburgo, Sud-Afriko, por fortigi la kunlaboron pri produktado de futbalaj ludoj.

La interkonsento estis subskribita post la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Sud-Afriko. Laŭ la prezidanto de ĈKG Shen Haixiong, la rapida disvolviĝo de interŝanĝoj de sportaj okazaĵoj estas pruvo de la profundaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

Shen diris, ke sportoj estas la komuna lingvo por la homaro, kaj interŝanĝoj de sportaj okazaĵoj estas grava parto de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

Prezidanto de SAFA, Danny Jordaan, diris, ke li atendas pli striktan, praktikan kunlaboron pri futbalaj interŝanĝoj por antaŭenigi amikecon inter la du popoloj.

Laŭ la memorando, la du flankoj aktive laboros pri futbalaj kulturaj interŝanĝoj, okazigos futbalajn ludojn inter la du landoj, faciligos produktadon kaj brodkaston de sportenhavo kaj aranĝos personarajn interŝanĝojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree