Perspektive al “ora areo” de ĉina-sudafrikaj rilatoj
Yu Publikigita: 2023-08-24 15:53:49

Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Sud-Afriko ĉeestis la subskribon de 11 dokumentoj pri kunlaboro inter la du landoj. La du flankoj publikigis komunan deklaron kaj atingis gravajn konsentojn. Sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa donis al ĉina prezidanto Xi Jinping Ordenon de Sud-Afriko, la plej altan honoron. Tiuj ĉi rezultoj estas la plej bonaj piednotoj de la “ora areo” de ĉina-sudafrikaj rilatoj.

Ĉi tiu jaro markas la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. Dum la pasintaj 25 jaroj, la du landoj spertis ŝanĝiĝojn de internacia situacio kaj atingis saltegan disvolviĝon de partnereco al strategia partnereco ĝis ampleksa strategia partnereco. Ĉi-foje estas la kvara vizito de Xi kiel ĉina prezidanto al Sud-Afriko. La 22an de aŭgusto laŭ loka tempo, dum sia interparolo la du ŝtatestroj unuanime konsentis labori kune por puŝi la ĉina-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon al novaj niveloj kaj konstrui ĉina-sudafrikan altnivelan komunumon kun komuna estonteco.

La ŝlosilo al la bonaj ĉina-sudafrikaj rilatoj kaj profunda ĉina-sudafrika amikeco kuŝas en tio, ke la du landoj kaj la du partioj ĉiam kundividis feliĉon kaj malfeliĉon, kaj tiel starigis profundan amikecon de kamaradoj kaj fratoj. Kiel Ĉinio kaj Sud-Afriko povas antaŭenigi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo fronte al la nova situacio? Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko devas esti strategiaj partneroj kun alta reciproka konfido, disvolvaj partneroj por komuna progreso, amikaj partneroj de reciproka kompreno kaj amikeco, kaj tutmondaj partneroj por konservo de justeco. Ĉi tiuj kvar-punkta propono baziĝas sur profunda kompreno pri la aktuala internacia situacio, precize difinante la duflankajn rilatojn kaj montrante la direkton por profundigo de duflanka praktika kunlaboro.

Disvolvado estas komuna tasko de Ĉinio kaj Sud-Afriko, kaj ambaŭ flankoj estas ankaŭ kunvojaĝantoj. Sud-Afriko estas la unua afrika lando, kiu aliĝis al la kunlaboro de Zono kaj Vojo, kaj estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en Afriko dum 13 sinsekvaj jaroj. Sudafrikaj vinoj kaj aliaj specialaj produktoj estas tre ŝatataj de ĉinoj. La ventoenergia projekto konstruita kaj administrata de ĉina kompanio en Sud-Afriko lumigas 300 000 hejmojn en la regiono. Samtempe Sud-Afriko estas unu el la plej grandaj investaj cellokoj de Ĉinio en Afriko, kun totala investo de 25 miliardoj da usonaj dolaroj en la lando, kreante pli ol 400 000 laborpostenojn por la lando. En la unua duono de ĉi tiu jaro, la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko pliiĝis je 11,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Ĉina-sudafrikaj rilatoj eniris la “oran eraon” kun brila kaj promesplena estonteco. La subskribita artikolo de Xi, publikigita de sudafrikaj ĵurnaloj, vekis vastan eĥon de diversaj rondoj en la lando. La riĉaj fruktoj de la vizito pliigos la titron de la "ora areo" de ĉina-sudafrikaj rilatoj kaj aldonos novan energion por vastigi duflankan kunlaboron kaj konservi pacon kaj disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree