Xi: Ekspansio de BRICS estas historia kaj nova deirpunkto por kunlaboro
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 19:28:22

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke la ekspansio de BRICS estas historia kaj nova deirpunkto por kunlaboro de BRICS.

Xi faris la rimarkojn en gazetara konferenco dum la 15a Pintkunveno de BRICS post kiam sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa anoncis, ke Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis invititaj fariĝi novaj BRICS-membroj.

Xi emfazis, ke la ekspansio reflektas la firman decidon de la BRICS-landoj pri unuiĝo kaj kunlaboro kun aliaj evoluantaj landoj, kontentigas la atendojn de la internacia komunumo kaj servas al la komunaj interesoj de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Li aldonis, ke la ekspansio ankaŭ injektos freŝan viglecon en la kunlaboran mekanismon de BRICS, kaj grandigos la fortojn por paco kaj disvolviĝo de la mondo.

La gazetaran konferencon prezidis Ramaphosa, kaj ĉeestis ankaŭ brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva kaj hinda ĉefministro Narendra Modi. Rusa prezidento Vladimir Putin partoprenis en ĝi rete.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree