Ĉinio urĝas Japanion ne fari 24an de aŭgusto “katastrofa tago de mara medio”
Yu Publikigita: 2023-08-24 10:41:00

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio forte urĝas Japanion nuligi sian malĝustan decidon ellasi nuklepoluitan akvon de Fukuŝimo en la oceanon ekde la 24a de aŭgusto, kaj komunikiĝi kun najbaraj landoj kun sincereco kaj bona volo.

"La negativa influo de la ellaso de poluita akvo en oceanon ne povas esti forigita. Ni ne volas, ke la 24a de aŭgusto 2023 estu katastrofa tago de mara medio", diris Wang Wenbin en gazetara konferenco.

"Se Japanio ne ŝanĝas direkton, ĝi devas preni sur sin la historian respondecon pri ĉi tiu decido," li diris.

La oceano subtenas la homaron. Japanio antaŭenpuŝas la planon pri ellaso al oceano, kio estas sendube grandega vetludo, kiu riskas la tutmondan maran medion kaj la sanon de homoj.

Li diris ankaŭ, ke la dispono de la nuklepoluita akvo devas esti farita en responda maniero por eviti neantaŭvideblan damaĝon kaj malutilon al la tutmonda mara medio. Se Japanio persistas daŭrigi la planon, la ĉina registaro prenos necesajn rimedojn por firme gardi la maran medion, manĝaĵan sekurecon kaj sanon de homoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree