Xi: Ĉinio plu firme subtenos Kubon en opono kontraŭ enmiksiĝo
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 15:50:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio plu firme subtenos Kubon defendi nacian suverenecon kaj oponi eksteran enmiksiĝon kaj blokadon.

Xi diris en renkontiĝo kun kuba prezidento Miguel Diaz-Canel flanke de la 15a Pintkunveno de BRICS, ke Ĉinio faros sianplejeblon por doni subtenon al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Kubo.

Xi emfazis, ke la Grupo 77 kaj Ĉinio estas grava platformo por kunlaboro inter evoluantaj landoj, kaj ke Kubo, kiel la nuna prezidanto de la Grupo 77, kaj Ĉinio, faris pozitivajn kontribuojn por plifortigi la unuecon de evoluantaj landoj.

Xi diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon kaj subtenas Kubon sukcese okazigi la Pintkunvenon de la Grupo 77 kaj Ĉinio venontmonate, kaj ke Ĉinio volas labori kun Kubo kaj aliaj membroj de la Grupo 77 por pli bone protekti la komunajn interesojn kaj disvolvajn rajtojn de evoluantaj landoj.

Diaz-Canel diris, Kubo firme subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton proponitajn de Xi, kaj ke Kubo pretas labori kun Ĉinio por profundigi kunlaboron de Zono kaj Vojo, konstrui kuba-ĉinan komunumon kun komuna estonteco, kaj antaŭeniri sur vojoj de socialismo kun respektivaj trajtoj.

Li diris, ke Kubo pretas proksime kunlabori kun Ĉinio por certigi la sukceson de la Pintkunvenon de la Grupo 77 kaj Ĉinio.

https://english.news.cn/20230824/08229a99195f4237b90efaefc77388ca/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree