Mistera "sep" en Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-08-24 05:19:46

La 22a de aŭgusto estas la ĉina Valentina Tago, la sepa vespero de la sepa lunkalendara monato. Laŭ legendo, la Bovpaŝtisto kaj la Teksistino estas geamantoj en la ĉina mitologio identigitaj kun la steloj Altairo kaj Vego, kiuj estas disigitaj de la Ĉiela Rivero, la Lakta Vojo, kaj estas permesitaj renkontiĝi nur unu fojon en ĉiu jaro, en la sepa tago de la sepa lunkalendara monato, kiam pigoj formas ponton por ili el siaj korpoj. Tiu tago ankaŭ estas nomata kiel Filina Tago aŭ Valentina Tago de antikva Ĉinio. Kial estas la sepa tago? 

En Ĉinio “sep” estas mistera cifero. La homoj kredas, ke sep estas unu ciklo, en la Ĉielo estas sep steloj, la homoj havas “sep emociojn (t.e. ĝojo, kolero, malĝojo, timo, amo, malamo kaj deziro), la muziko havas “sep tonojn” kaj la poemo dividiĝas en “sepsilaba ljuŝi-o [versoko]” aŭ versoj de sep ideografiaĵoj aŭ silaboj. Ĉiu sepa tago post ies morto, en kiu oferado aŭ memoriga ceremonio estas farata, ĝis kvardek naŭ (sepoble sep) tagoj estas pasintaj; memoriga ceremonio de (ĉiu) septaga periodo. Sep estas vere signifoplena cifero por ĉinoj. De antikveco ĉinoj jam trovis “septagan ritmon”. Laŭ la tradicia luna kalendaro, unu monato konsistas el 28 tagoj kaj dum unu monato ekzistas kvar matena kaj vespera tajdoj kaj 28 dividite per kvar faras sep. Ĉar la homoj kredis, ke prauloj de la homaro venis el la maro kaj la homa korpo konsistas ĉefe el akvoj. Do la 7-taga ritmo estas rigardata kiel ritmo de matena kaj vespera tajdoj, kio spegulas unuecon inter la naturo kaj la homo. En Okcidento estis trovita biologia horloĝo en moderna epoko, tamen en Ĉinio antaŭ preskaŭ 2 500 jaroj la medicina klasikaĵo de imperiestro “Huang-Di Neijing”. Jen estas mirinda scio: la graveda ciklo de animaloj kaj la homo estas oblo de sep

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree