Serio da aktivadoj malfermis kurtenon de la Lasaa Shoton Festivalo de 2023
Mirinda Publikigita: 2023-08-24 04:53:17

La 15an de aŭgusto en Lasao de Tibeto, okazis eksponado de tibetaj tradiciaj vestoj en la Tibeta Muzeo. Estis eksponataj 40 serioj da tibetaj vestoj de urboj, kamparo, paŝtejo kaj arbaro. 

La 15an de aŭgusto en Lasao de Tibeto, okazis eksponado de tibetaj tradiciaj vestoj en la Tibeta Muzeo. Estis eksponataj 40 serioj da tibetaj vestoj de urboj, kamparo, paŝtejo kaj arbaro. 

La 16an de aŭgusto en Lasao de Tibeto, la templo Drepung Gomang okazigis budhoeksponadon por montri la gigantan tanka-on (tibeta religia bildo aŭ mura pentraĵo) de Jampa. Multaj kredantaroj kaj turistoj partoprenis en la eksponado.

La aktivado ankaŭ malfermis kurtenon de la Lasaa Shoton Festivalo de 2023. Shoton signifas jugurtan bankedon en la tibeta lingvo kaj la festo estas unu el la plej gravaj tradiciaj festoj en la tibeta kulturo. 

Laŭ la tibeta kalendaro la Shoton Festivalo komenciĝas en la 30a de junio kaj daŭras kvin aŭ ses tagojn. Dume okazas solenaj ceremonioj de budho-eksponado kaj prezentoj de tibeta opero. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree