Xi alvokas altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj Bangladeŝo
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 13:18:49

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis Ĉinion kaj Bangladeŝon antaŭenpuŝi altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo, kaj plene utiligi sian ekonomian komplementecon.

Xi, en sia renkontiĝo kun bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina flanke de la pintkunveno de BRICS, ankaŭ urĝis la du flankojn plifortigi kunlaboron en infrastrukturo, informa teknologio, nova energio, agrikulturo kaj aliaj kampoj.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas Bangladeŝon en protekto de naciaj suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco kaj opono kontraŭ ekstera enmiksiĝo, por ke la lando povu konservi enlandan unuecon kaj stabilecon, kaj atingi disvolviĝon kaj revigliĝon.

Xi diris, ke la ĉina flanko volas daŭrigi kunlaboron kun Bangladeŝo por firme subteni unu la alian en aferoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj, kaj ke la du flankoj devas plifortigi strategian komunikadon kaj profundajn interŝanĝojn inter diversaj departementoj kaj sur malsamaj niveloj.

Xi ankaŭ postulis pli fortajn personarajn interŝanĝojn kaj pli profundajn kulturajn kaj interpopolajn ligojn.

Hasina gratulis Xi pro la 10a datreveno de la iniciato Zono kaj Vojo, dirante, ke la kunlaboro Zono kaj Vojo malfermis novan pordon de disvolviĝo por Bangladeŝo.

Ŝi diris, ke Bangladeŝo firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj aprezas la gravan rolon de Ĉinio en antaŭenigo de regionaj paco kaj stabileco, aldonante, ke ŝia lando pretas profundigi ligojn kun Ĉinio kaj plifortigi kunlaboron en multflankaj mekanismoj kiel BRICS.

https://english.news.cn/20230824/de44052748a64cf6b0c77b951ba9db5e/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree