Xi: Neniu lando devas esti postlasita en tutmonda modernigo
Qiujieming Publikigita: 2023-08-24 20:39:14

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis komunajn klopodojn por konstruado de komunumo de komuna disvolvado, kaj certigo, ke neniu lando estu postlasita en la procezo de tutmonda modernigo.

Xi faris la rimarkojn ĉe la BRICS-Afrika Grandigo kaj Dialogo de BRICS-Plus okazigitaj flanke de la 15a Pintkunveno de BRICS.

Li alvokis la tutmondan komunumon revenigi disvolvadon al la centro de la internacia tagordo, kaj klopodi por pliigi la reprezentadon kaj voĉon de evoluantaj landoj en tutmonda regado kaj subteni evoluantajn landojn realigi pli bonan disvolviĝon.

Xi diris, ke Ĉinio estis kaj ĉiam estos membro de evoluantaj landoj.

Xi diris, ke Ĉinio faros pli da kunlaboro kun afrikaj landoj por subteni Afrikon plifortigi sian propran kapablon pri disvolvado, kaj ke ĉinaj financaj institucioj baldaŭ starigos specialan fondaĵon de 10 miliardoj da usonaj dolaroj dediĉitaj al la efektivigo de la Tutmonda Disvolva Iniciato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree