Trump sin denuncis pro kazo de enmiksiĝo en elektadon de Georgio
Qiujieming Publikigita: 2023-08-25 16:53:38

Eksa usona prezidento Donald Trump ĵaŭde sin denuncis al la aŭtoritatoj en Atlanto pro la kazo de enmiksiĝo en elektadon de Georgio.

Trump forlasis la malliberejon ĉirkaŭ 20 minutojn post kiam li estis liberigita sub kaŭcio. Juĝisto en Atlanto starigis kaŭcion por Trump je 200 000 usonaj dolaroj lunde.

Trump diris al raportistoj, ke li faris nenion malbonan. Li diris, “Ni faris nenion malbonan. Kaj ni havas ĉiun rajton, ĉiun solan rajton defii elekton, kiun ni opinias malhonesta.”

Li ripetis siajn antaŭajn asertojn, ke la prezidenta elekto de 2020 estis “manipulita” kaj “ŝtelita”.

“Tio, kion ili faras, estas enmiksiĝo en elekton. Ili provas enmiksiĝi en elekton. ... Ĉi tio estas ilia maniero de kampanjo,” li aldonis, aludante la prezidentan elekton de 2024, en kiu li intencas reelekton.

Trump kaj 18 aliaj estis akuzitaj la 14an de aŭgusto pri suspektataj klopodoj por renversi la rezultojn de la prezidenta elekto de 2020 en la ŝtato Georgio.

https://english.news.cn/northamerica/20230825/8b90100e6ea442d2aa5ad36c4d58f787/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree