Kiel BRICS atingos altkvalitan disvolviĝon post sia ekspansio?
Yu Publikigita: 2023-08-25 16:52:40

Matene de la 24a de aŭgusto en Johanesburgo, la 15a Pintkunveno de BRICS anoncis en speciala gazetara konferenco, ke Saud-Arabio, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Argentino, Irano kaj Etiopio estis akceptitaj kiel membroj de la familio BRICS.

Ĉi tio estas historia ekspansio kaj unu el la plej gravaj atingoj de ĉi tiu pintkunveno, reflektante la decidon de BRICS-landoj unuiĝi kaj kunlabori kun evoluantaj landoj. Dum intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, koncernaj fakuloj opiniis, ke ĉi tiuj ses novaj BRICS-membroj havas siajn proprajn industriajn avantaĝojn kaj fortan ekonomian komplementecon, kio kompletigos la industrian strukturon de BRICS-landoj en fabrikado, nutraĵo, energio, servoj kaj aliaj sektoroj kaj plene ekscitos la potencialon de BRICS-kunlaboro.

Ĉinio ludis gravan gvidan rolon en la procezo de la ekspansio de BRICS de la komenco de ideoj ĝis ilia realiĝo. En la Pintkunveno de BRICS en 2017 en la ĉina urbo Xiamen, Ĉinio faris novigeman proponon pri la kunlabora modelo "BRICS Plus". En la Pekina Pintkunveno de BRICS en 2022, Ĉinio klare proponis, ke la procezo de la ekspansio estu antaŭenigita. Multaj emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj estis entuziasmaj pri la aliĝo, kaj pli ol 20 landoj prezentis peticiojn pri aliĝo. Nun, la ekspansio de BRICS faris historiajn paŝojn, kiuj ne nur pruvas la altiron de la kunlabora mekanismo, sed ankaŭ reflektas la atendojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj pri kunlaboro.

En la Johanesburga Pintkunveno, ĉina prezidanto Xi emfazis la bezonon de BRICS-landoj profundigi ekonomian, komercan kaj financan kunlaboron por subteni ekonomian disvolviĝon; plivastigi politikan kaj sekurecan kunlaboron por konservi pacon kaj trankvilon; plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi reciprokan lernadon inter civilizacioj; persisti en egaleco kaj justeco kaj plibonigi tutmondan regadon. Ĉi tiuj kvar proponoj helpos al BRICS-landoj plifortigi kunlaboron, antaŭenigi altkvalitajn partnerecojn kaj antaŭenpuŝi reformon de tutmonda regado en pli justa kaj racia direkto. Iama altranga diplomato el Sud-Afriko, Gert Grobler, diris, ke li atendas, ke Ĉinio plu ludu gvidan rolon por antaŭenigi BRICS-landojn kune trakti defiojn kaj serĉi pacan disvolviĝon.

Estas afrika proverbo, kiu diras, "Unu ŝtipo ne sufiĉas por konstruado de domo." Malfermiteco, inkluziveco kaj kungajna kunlaboro estas la esenco de la BRICS-spirito kaj ankaŭ la pasvorto al la stabila kaj ampleksa efektivigo de la kunlabora mekanismo de BRICS. BRICS devas rigardi la ekspansion kiel novan deirpunkton por sia altkvalita disvolviĝo, kio plifortigos la potencon de paco kaj disvolviĝo de la mondo. Prezidanto Xi diris en la pintkunveno, ke neniu lando devas esti postlasita survoje al monda modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree