Xi revenis al Ĉinio post 15a Pintkunveno de BRICS kaj ŝtata vizito al Sud-Afriko
Yu Publikigita: 2023-08-25 16:53:06

Prezidanto Xi Jinping revenis al Ĉinio vendrede post ĉeesto al la 15a Pintkunveno de BRICS kaj ŝtata vizito al Sud-Afriko.

Cai Qi, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ministro pri eksterlandaj aferoj estis en la sama aviadilo.

Ĉe la foriro de Xi ĵaŭde nokte laŭ la loka tempo, sudafrika ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro Naledi Pandor kaj aliaj altrangaj registaraj oficialuloj diris al li “bonan vojaĝon” en la flughaveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree