Xi urĝas Ĉinion kaj Afrikon kunigi manojn por modernigo
Qiujieming Publikigita: 2023-08-25 15:26:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde faris tonikan paroladon en la Dialogo de Ĉina-Afrikaj Gvidantoj kaj urĝis Ĉinion kaj Afrikon kunigi manojn por modernigo.

Xi diris, ke Ĉinio volas efektivigi la Iniciaton pri Subteno de Industriigo de Afriko, kiu subtenos Afrikon en kreskigo de manufaktura sektoro kaj realigo de industriigo kaj ekonomia diversigo.

La iniciato emfazis, ke per la naŭ programoj sub la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, Kunlaboro de Zono kaj Vojo kaj la Tutmonda Disvolva Iniciato, Ĉinio uzos pli da resursoj de asistado, investo kaj financado al programoj por industriigo.

Xi diris, ke Ĉinio efektivigos la Planon pri Subteno al Agrikultura Modernigo de Afriko kaj helpos Afrikon vastigi grenplantadon kaj instigi al ĉinaj kompanioj pliigi agrikulturan investon en Afriko.

La plano celas helpi Afrikon atingi manĝaĵan memsufiĉon kaj sendependan daŭrigeblan disvolviĝon, antaŭenigi manĝaĵan produktadon en Afriko, efike plifortigi la kapablon de Afriko protekti sian nutraĵan sekurecon, kaj helpi ĝin atingi rilatajn celojn en agrikultura modernigo.

Xi diris, ke Ĉinio gastigos la duan Forumon pri Ĉina-Afrika Kunlaboro pri Agrikulturo en Hainan ĉi-novembre, kaj liveros plian krizokazan manĝaĵan asistadon al kelkaj afrikaj landoj por helpi Afrikon trakti la nunan manĝaĵan krizon.

Xi diris, ke Ĉinio ankaŭ efektivigos la planon por Ĉina-Afrika Kunlaboro pri Talent-Disvolvado, planante trejni 500 lernejestrojn kaj altkvalitajn instruistojn de profesiaj altlernejoj, kaj 10 000 teknikajn personojn kun ĉina lingvo kaj profesiaj lertecoj por Afriko ĉiujare.

http://www.news.cn/politics/leaders/2023-08/25/c_1129823245.htm

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree